Nenio lia ŝin ekscitas:
nek la okul‘ trankvile blua,
nek buŝo, ĉiam predikpreta.
Kondut‘ entute tro kvieta
ŝin laca lasas kaj enua.
Jen kion diri ŝi hezitas.
Malvarma kiel mem marmoro
glitadas ŝi el vestkiraso …
Nur kiam ŝi en lito kuŝas
kaj suverene li ektuŝas
dum ama akto sen ekstazo,
en ŝi eksplodas muta ploro.
[El la libro: Prefere ne tro rigardi retro fare de Eli Urbanová, p. 66 (Eldonis KAVA‑PECH 2007).]
Pokud není uvedeno výslovně jinak, toto dílo i jeho jednotlivé části podléhají licenci Creative Commons Uveďte původ-Neužívejte komerčně-Nezpracovávejte 4.0 Mezinárodní License.
Created by Katjo